Internacia Grupo por Rajtoj de Minoritatoj

Internacia Grupo por Rajtoj de Minoritatoj
interesogrupo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1960
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Sidejo Londono, Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Retejo Oficiala retejo
vdr

Internacia Grupo por Rajtoj de Minoritatoj, en angla Minority Rights Group International (MRG), estas internacia organizo por rajtoj de minoritatoj fondita kun la celo labori por sekurigi rajtojn por etnaj, naciaj, religiaj kaj lingvaj minoritatoj kaj indiĝenaj popoloj tra la tuta mondo. Ties sidejoj estas en Londono, kun oficejoj en Budapeŝto kaj Kampalo. MRG havas internacian regokonsilion kiu kunsidas dufoje jare. MRG havas konsultan statuson kun la Ekonomia kaj Socia Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj (ESKUN aŭ ECOSOC) kaj observantan statuson kun la Afrika Komisiono pri Homaj kaj Popolaj Rajtoj.

La organizo estis fondita en 1969. Ties unua direktoro estis David Astor, eldonisto kaj tiama posedanto de la gazeto The Observer. MRG ricevas financon por sia laboro el individuoj, trustoj kaj fondaĵoj, registaroj kaj la Eŭropa Unio.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search